Ĉinio urĝas Japanion ĉesi ellasi nuklepoluitan akvon en la oceanon
Lucia Publikigita: 2023-08-26 17:02:12

Vendrede la Ĝenerala Asembleo de Unuiĝintaj Nacioj okazigis plenan kunvenon. La ĉeestantoj diskutis pri kunlaboro inter UN kaj Pacifika Insula Forumo.

Geng Shuang, ĉina konstanta reprezentanto en UN diris, ke Japanio unuflanke decidis ellasi la nuklepoluitan akvon en la oceanon, malatentis publikajn interesojn kaj transdonis la riskon de nuklea poluado al la mondo, tio estas ege egoisma.

Geng diris, ke la oceano estas komuna posedaĵo de la tuta homaro. Antaŭ dek du jaroj okazis grava akcidento ĉe la nuklea centralo Fukuŝimo en Japanio, kiu eligis grandan kvanton da radioaktivaj materialoj en la oceanon, kaŭzante grandegan katastrofon. Dek du jarojn poste, senkonsidere al duboj kaj kontraŭstaro de la internacia socio, la japana registaro unuflanke lanĉis la ellason de nuklepoluita akvo en la oceanon, kaŭzante sekundaran damaĝon al la lokaj homoj kaj eĉ al la homoj de la mondo.

Geng diris ankaŭ, ke Ĉinio forte urĝas Japanion ĉesigi sian misfaradon, tuj ĉesigi la oceanan ellasan planon, komuniki kun najbaraj landoj kun sincereco kaj bona volo, disponi la nuklean poluitan akvon en respondeca maniero kaj akcepti rigoran internacian kontroladon.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree