La Pacifikaj landoj rajtas postuli kompenson de la japana registaro
Lucia Publikigita: 2023-08-26 17:23:14

“La japana registaro vundis nian popolon, oceanon kaj ekonomion.”

“Ni ne kredas la politikistojn, kiuj diras, ke la ellaso de nuklepoluita akvo estas 'senproblema'.”……

En la lastaj tagoj, dum la fluo de nuklepoluita akvo de Fukuŝimo ellasis en la oceanon, ĉirilataj marbordaj landoj senĉese kondamnis ĝin. Por insulaj landoj kiel la Marŝala Insularo, kiuj suferis pro nuklea poluo, la agoj de Japanio revenigis iliajn dolorajn memorojn.

Situante en la mezo de la Pacifika Oceano, la Marŝala Insularo fariĝis transoceana usona nuklea testejo post la Dua Mondmilito. Laŭ raporto de The Los Angeles Times en 2019, de 1946 ĝis 1958, Usono faris pli ol 67 nukleajn testojn en la Marŝala Insularo, kaŭzante gravan damaĝon al la Pacifikaj insuloj, mara ekologio kaj publika sano. Krome, Usono rekte forĵetis pli ol 130 tunojn da nuklea poluita grundo el la nuklea testejo de Nevado sur la Marŝala Insularo. Ĝis hodiaŭ, lokaj loĝantoj daŭre suferas la doloron kaŭzitan de nuklea radiado, mara biologia poluo kaj nukleruba elfluado.

Antaŭ du jaroj post kiam la japana registaro anoncis la planon pri ellaso de nuklepoluita akvo, la pacifikaj insulaj landoj tuj kontraŭis ĝin, kritikante, ke ĝi kaŭzos al ili alian damaĝon. La Marŝala Insularo plurfoje petis Japanion serĉi alternativojn, plenumi siajn internaciajn devojn protekti la maran medion kaj ĉesi uzi la Pacifikan Oceanon kiel nuklean rubejon.

Ĉiuj scias, ke la plej altnivela nuklea akcidento okazis ĉe la nuklea centralo de Fukuŝimo, kiu produktis pli ol 1,3 milionojn da tunoj da nuklepoluita akvo. Multaj studoj montris, ke nuklepoluita akvo enhavas pli ol 60 specojn de radionukleidoj. Eĉ la japana flanko koncedas, ke preskaŭ 70% de la traktata nuklepoluita akvo ne plenumas la ellasajn normojn. Ĉi tiuj damaĝaj substancoj disvastiĝas al la tuta mondo kun marfluoj, kaŭzante nemezureblajn rezultojn. Japanio volas ŝpari monon kaj transdoni la riskon de nuklea poluo al la tuta mondo, ĝi devas porti la respondecon pri translima damaĝa kompenso.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree