Xi emfazas pli grandajn klopodojn por konstrui belan Xinjiang
Lucia Publikigita: 2023-08-27 16:29:53

Ĉina prezidanto Xi Jinping sabate urĝis firme kapti la strategian pozicion de Xinjiang en la ĝenerala nacia situacio kaj pli bone konstrui belan Xinjiang en la procezo de la ĉina modernigo.

Xi, ankaŭ ĝenerala sekretario de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ) kaj prezidanto de la Centra Milita Komisiono, faris la rimarkojn kiam li estis raportita en Urumĉio pri la laboro de la partia komitato kaj registaro de la Xinjiang-a Ujgura Aŭtonoma Regiono de nordokcidenta Ĉinio, same kiel la Xinjiang Produktada kaj Konstrua Korpuso.

Li postulis ĝisfundajn, zorgemajn, konkretajn kaj daŭrajn klopodojn por disvolvi belan Xinjiang, kiu estas unuiĝinta, harmonia, prospera kaj kulture progresinta, kun sanaj ekosistemoj kaj homoj vivantaj kaj laborantaj kontente, en la procezo de la ĉina modernigo.

Xi faris viziton en Xinjiang post reveno al Ĉinio de la 15-a Pintkunveno de BRICS kaj ŝtata vizito al Sud-Afriko.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree