Ĉinio publikigis rimedojn por plifortigi la kultivadon kaj administradon de junaj sciencteknikaj talentoj por faciligi la klopodon de la lando atingi pli grandan memfidon kaj forton en scienco kaj teknologio.
La dokumento, publikigita de la ĝeneralaj oficejoj de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio kaj la Ŝtata Konsilantaro, alvokas subteni kaj konduki junajn talentulojn por servi al altkvalita disvolvado, instigante ilin fari originalan novigon, atingi sukcesojn kaj transformi esplorrezultojn en praktikajn aplikojn.
Laŭ la dokumento, junaj sciencteknikaj talentoj devus ricevi elstaran rolon en gravaj naciaj sciencteknikaj misioj, esplorado pri kernaj teknologioj en ŝlosilaj kampoj kaj kriz-teknika esplorado.
La dokumento diras ankaŭ, ke principe, sciencistoj sub 40 jaroj devus konsistigi almenaŭ 50% de projektestroj kaj kernaj membroj en ĉi tiuj projektoj.
La dokumento ankaŭ emfazas la gravecon utiligi la konsilan rolon de junaj sciencteknikaj talentoj en decidofarado.