Ĉinio alvokas al Usono serioze trakti ĉinajn studentojn
CMG Publikigita: 2023-08-28 21:06:05

La 28an de aŭgusto la proparolanto de la ĉina Ministerio de Eksterlandaj Aferoj, Wang Wenbin, prezidis regulan gazetaran konferencon. Raportisto parolis, ke, laŭraporte, antaŭ nelonge la usona FBI (laŭ anglaj komencliteroj: Federal Bureau of Investigation) ŝtelis materialojn de unu ĉina studento por peti studadon en Usono, kaj poste arestis kaj akuzis la studenton per la tielnomata kulpo “trompo ĉe vizo”. La usona dogano kaj limprotekta oficejo, sen atestoj, retenis, pridemandis kaj repatrujigis tri ĉinajn studentojn enirantajn en Usonon. La raportisto demandis, kiel la ĉina Ministerio de Eksterlandaj Aferoj komentas pri tio.

Wang respondis, ke la usona flanko senkaŭze retenis, pridemandis kaj repatrujigis ĉinajn studentojn, kaj eĉ faris al ili kulpojn el nenio, kio estas politika celo por misuzo de subpremo kaj persekuto. Ĉinio do absolute oponas tion.

Usono buŝe bonvenigas ĉinajn studentojn, sed efektive ĝi misuzas la nocion pri ŝtata sekureco, kaj limigas kaj eĉ retenas ĉinajn studentojn, por ke ili ne povus iri studi aŭ esplori en Usono. Tio grave atencas la rajton kaj intereson de ĉinaj homoj volantaj studi en Usono kaj serioze damaĝas la etoson de normala kunlaboro kaj interkomunikado inter la du landoj en kultura kaj eduka kampoj.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree