Je la komenco de aŭgusto 2023, tuj post la Universala Kongreso, samideanoj lasis la elegantajn placojn de Torino kaj, karavane aŭ per siaj rimedoj, migris orienten al la marbordo de Adriatiko, Italio, iom norde de Venecio. Atendis ilin en la ĉarma urbeto Linjano Orsabla (Lignano Sabbiadoro) la pli malgranda, sed same interesa, kunkongreso de TEJO (Tutmonda Esperantista Junulara Organizo) kaj ILEI (Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj) de la 5-a ĝis la 12-a de aŭgusto 2023. Kiel la unua fizika evento de ILEI post la jaroj de la pandemio, ĝi estas la frukto de longa planado. La ILEI-estrarano pri kongresoj Laura Brazzabeni kaj la prezidanto de la Komuna Kongresa Komitato Bruĉjo Kasini intense laboradis dum pluraj monatoj kun la estraro de TEJO por organizi kiel eble plej bone la restadon de pli ol 400 homoj kaj harmoniigi la apartajn necesojn de la du organizoj. Inter la komunaj rezultoj estis la riĉe alloga kongresa libro kaj la mojosa kongresa sako kun la devizo “Kune por Esperanto-Edukado”, kiuj certe iĝos kolektaĵoj. Disdonis ilin ĉe la akceptejo de TEJO grupo de junaj volontuloj, inkluzive de afabla ĉina kirurgia studento kaj de belaj litovaj medicinaj studentinoj, kiuj organizos la venontjaran junularan kongreson en sia lando. La volontuloj de ILEI faris la samon en sia akceptejo, dediĉita al “Verda Majo”, pri kiu prelegis dum la kongreso Isikawa Tieko. Fakte, eble pro la proksimeco kun la urbo de Marko Polo, ne nur ital-rilataj, sed ankaŭ ĉin-rilataj temoj aparte abundis en la ĉi-jara ILEI-kongreso.
La kongresa temo de ILEI estis “Instrui Esperanton en lernejoj”, dum tiu de TEJO estis “Internacia kunlaboro pri edukado”. La bunta kunprogramo, de la oka matene ĝis la tria nokte, enhavis tradiciajn erojn de la junularo kiel la trinko-manĝo-nokton, internacian diskotekon aŭ regulajn gufujojn, sed ankaŭ tradiciajn erojn de la instruistoj kiel trejn-seminarion pri interkulturo aŭ simpozion pri “Instruado ekster lerneja medio”. La lasta estis malfermata per honora prelego pri la instruado al plenkreskuloj en Ĉinio fare de Gong Xiaofeng (Arko), ĵus elektita estrarano de Universala Esperanto-Asocio. Ŝi ankaŭ kontribuis al la kongresa temo de ILEI per prelego pri la historio kaj la perspektivoj de Esperanto-instruado en ĉinaj lernejoj kaj universitatoj, dum Yu Jianchao, prezidantino de Pekina Esperanto-Asocio, prezentis la verkojn de la fama ĉina instruisto Laŭlum. Akompanis ilin multe da aliaj enhav-riĉaj prelegoj pri lernejaj agadoj de la pasinto (kiel la aŭtobiografio de la rumana lernejestro Mihai Trifoj) aŭ de la nuntempo (kiel la korespondado de francaj gelernantoj kun slovenaj kaj rusaj lernejanoj kaj kun gestudentoj de Zaozhuang-Universitato).
Parto de la programo de ILEI estis la tiel-dirita “Virina Agado”, kiun mi mem organizis, daŭrigante la sperton de Malgosia Komarnicka el Pollando dum la Virtuala Kongreso de ILEI en 2022. Prelegantoj, kaj precipe prelegantinoj, prezentis famajn virinojn de la pasinto. En kelkaj kazoj temis pri italinoj. Ekzemple, Ermanno Tarracchini parolis pri kuracistino Antonietta Bernardoni, Cosetta Bernardi pri entreprenistino Luisa Spagnoli, Sara Spanò pri verkistino Paola Masino kaj mi mem pri fotistino Tina Modotti, kiu naskiĝis en najbara urbo. En aliaj kazoj temis pri la vivo de famaj esperantistinoj, ekzemple kiam Anna Löwenstein montris, ke Marjorie Boulton estis fakte studentino de J.R.R. Tolkien. Sed ankaŭ en tiu parto de la programo abundis interesaj ĉinaj kontribuaĵoj. Ekzemple, Lin Liŝa parolis pri la rilatoj inter teo kaj belulinoj en la ĉina historio, detale respondante al la multaj demandoj de la publiko pri kiel aktive partopreni en la internacia agado “Teo, Amo kaj la Mondo” de la vigla grupo de Tianjin. Interesaj dokumentaj filmoj de ĉinaj reĝisorinoj Zhang Di (kun Duan Jike), Zheng Nanxi kaj Tang Jingchuan prezentis la vivon de la Hani-, Bai- kaj Wa- nacioj de la sudokcidenta provinco Yunnan de la etnografia vidpunkto. Ili malfermis novan mondon por multe de la spektantoj, kiuj neniam spertis iliajn kantojn aŭ teatrajn artojn kaj kiuj ne konsciis pri la grava rolo de la provinco en la monda produktado de kafo kaj teo. Kontribuo al la ĉina etoso venis ankaŭ de la flanko de TEJO pere de lecionoj de Ĉigongo, al kiuj respondis flanke de ILEi lecionoj de jogo sur la plaĝo, kiel tiuj de Patrizia Rivaldi, celantaj virinojn, sed malfermaj ankaŭ al viroj.
Malgraŭ la aĝ-malsamo, ni povas esperi, ke tiu ĉi kunkongresa sperto iel kontribuis interkonatigi junajn esperantistojn kaj instruistojn. Kvankam verŝajne post la pandemio ILEI-kongresoj restos ĉiam hibridaj, por doni la ŝancon al ĉiuj iel partopreni en tiuj gravaj momentoj de Esperantujo, certe por la ĉeestaj partoprenantoj estis ankaŭ la plia plezuro povi kune trinki kafon, manĝi, babili, danci, amuziĝi, naĝi kaj ekskursi kun delonge neviditaj kaj novaj geamikoj, en preskaŭ pre-kovima etoso. Tio estos ja valorega memoro, kiun ni povos ĉiam kunporti. Krome, ankaŭ dank’al iniciatoj kiel la parto 8 de la Homa Ĉeno kaj la kunlaboro kun Ĉina Komunikila Grupo, ni sukcesis vigle dokumenti tiujn kunvivajn momentojn. Signifoplene post la kongreso en la jutuba kanalo de ILEI aperis la grupo de la 35-44-jaruloj, kiu neniam ĉeestis antaŭe kaj kiu en la lasta semajno de aŭgusto 2023 estas okupanta 30% de la vidoj. Do, certe bonvena kaj espereble longdaŭra frukto de la kunkongreso estis ankaŭ granda juniĝo de la spektantaro de ILEI.