Ĉinio kaj Usono konsentas novan dialogon pri komerco kaj eksporta kontrolo
Lucia Publikigita: 2023-08-29 14:35:17

Ekonomiaj kaj komercaj rilatoj estas la bazŝtono de rilatoj inter Ĉinio kaj Usono, Wang Wentao, ĉina ministro pri komerco lunde diris dum kvar-kaj-duonhora renkontiĝo kun usona ministro pri komerco Gina Raimondo, kiu vizitas Ĉinion de la 27a ĝis la 30a de aŭgusto.

La du flankoj diskutis pri la efektivigo de la konsento atingita de la du ŝtatestroj en ties renkontiĝo en Balio, Indonezio, precipe pri ekonomiaj kaj komercaj rilatoj inter Ĉinio kaj Usono kaj krome pri ekonomiaj kaj komercaj aferoj komune prizorgataj.

Rekonante la gravecon fari malfermajn kaj fruktodonajn dialogojn inter Ĉinio kaj Usono en la kampo de ekonomio kaj komerco, Wang kaj Raimondo anoncis la starigon de novaj komunikaj kanaloj inter la Komerca Ministerio de Ĉinio kaj la Komerca Departemento de Usono.

La du flankoj iniciatis mekanismon pri interŝanĝo de informoj pri eksporta kontrolo, por klarigi proprajn respektivajn sistemojn pri eksporta kontrolo kaj plibonigi komunikadon, kaj konsentis interŝanĝi informojn pri eksporta kontrolo laŭ siaj respektivaj leĝoj.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree