Wang Wenbin, proparolanto de la Ministerio pri Eksterlandaj Aferoj de Ĉinio anoncis marde, ke invitite de Wang Yi, membro de la Politika Buroo de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ) kaj ministro pri eksteraj aferoj, James Cleverly, ŝtata sekretario pri eksterlandaj, federaciaj kaj evoluigaj aferoj de Britio, faros oficialan viziton al Ĉinio en la 30an de aŭgusto.