Ghayda: Mi trovis hejmon de mia animo en Ĉinio
Ĝoja Publikigita: 2023-08-30 13:57:30

21-aĝa palestina fraŭlino Ghayda Ahmed Moahmmad Zidan nun lernas en la ĉinlingva fako de Pekina Lingva kaj Kultura Universitato. Influate de sia patro, Ghayda en infaneco sopiris al Ĉinio. Pro multaj oportunoj de disvolvo en Ĉinio kaj gastamaj ĉinoj Ghayda venis al Ĉinio kaj ekamis Ĉinion. Ŝi diris, "Mi elektis lerni en Ĉinio, ĉar Ĉinio estas granda lando, la ĉina popolo estas tre amika al ni, ankaŭ troviĝas multaj oportunoj de disvolvo en Ĉinio."

Antaŭ emeriĝo la patro de Ghayda estis ĵurnalisto kaj multjare laboris en Ĉinio. Ghayda diris, ke pro sia patro ŝi en infaneco esperis veni al Ĉinio por vivo kaj lernado. Nun ŝi kutimas al vivo en Ĉinio. Laŭ ŝi, en Ĉinio ekonomio estas evoluinta, trafiko oportuna, kulturo profunda kaj resursoj abundaj. Kaj en Pekino ŝi renkontis multajn gastamajn kaj bonkorajn homojn. Ŝi diris, ke Pekino estas la hejmo de ŝia animo, kiun ŝi longtempe serĉis.

"Mi tute ne sentas la landon nekonata, nek sentas min soleca. Ĉinoj estas tre amikaj al mi. Kaj estas vere oportuna vivo en Ĉinio, kaj tio estas la plej granda avantaĝo de Ĉinio. Instruistoj zorgas pri nia lernado kaj subtenas kaj kuraĝigas nin bone lerni la ĉinan lingvon. Mi opinias, ke estonte mi probable daŭrigos lernadon en Ĉinio, poste laboros kaj vivos en Ĉinio."

En infaneco Ghayda aŭdis de la patro, ke la amikaj rilatoj inter Palestino kaj Ĉinio estas datiĝas de malproksima antikveco kaj Ĉinio ĉiam estas bonkora al Palestino. Ŝi atendas, ke pli da palestinaj junuloj komprenos Ĉinion kaj daŭrigos la amikecon de la du landoj. “De la 60-aj jaroj de la lasta jarcento Palestino kaj Ĉinio kunlaboras, kaj nun disvolviĝas la dulanda kunlaboro sur multaj kampoj, precipe sur la kampo de kulturaj interŝanĝoj. Mi esperas, ke pli da palestinaj lernantoj venos al Ĉinio kaj spertos vivon ĉi tie. Vivu la amikeco inter Palestino kaj Ĉinio!”

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree