Jiaohe-Ruinaro, terkonstruita, plej bone konservata, pli malnova kaj plej granda en la mondo
Mirinda Publikigita: 2023-08-30 23:25:29

La Jiaohe-Ruinaro situas en platformo de Yarnaz-Valo okcidente de la urbo Turpan de Xinjiang-a Ujgura Aŭtonoma Regiono.

Ĝis nun la Jiaohe-Ruinaro estas la ruinoj de la antikva urbo Jiaohe , ĝi estas terkonstruita, plej bone konservata, pli malnova kaj plej granda en la mondo.

Jiaohe-urbo estis grava pasejo sur la antikva Silka Vojo kaj atestis la civilizacian historion de Ĉinio kun kvinmil jaroj.

En 2014 Jiaohe-ruinoj kiel parto en la vojreto de koridoro de Chang’an al   Tianshan-monto sur Silka Vojo estis skribita en la Listo de Mondaj Heredaĵoj laŭ komuna peto de Ĉinio, Kazahio kaj Kirgizio.

La ruinoj longas je preskaŭ 1 650 metroj kaj aspektas kiel granda salikfolio rigardata supren. La urbo Jiaohe iam estis ĉefurbo de Cheshi-regno, unu el la 36 landoj en la Okcidentaj Regionoj de la antikveco kaj estis forlasita en la fino de la 14a jarcento.  

La centra vojo dividas la loĝejojn en du partojn orientan kaj okcidentan. Ĉe la nordo estas grandioza templo kun 101 budhturoj. Ĝis nun ankaŭ videblas la templo, oficejoj, stratoj, metiejoj, loĝejoj, ktp. Estas neimageble ke ne ekzistas urbmuroj kaj plejparto de la konstruaĵoj estis fositaj el altaro. La Jiaohe-urbo estas granda antikva granda skulptaĵo. Ĝia aparta arkitektura metio estas unika en Ĉinio kaj rara en la mondo, kio enkorpigas saĝecon kaj krepovon de antikvaj laborantoj. 

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree