Ĉina ĉefministro alvokas plifortigon de ĉina-usona kunlaboro dum renkontiĝo kun usona ministro pri komerco
Lucia Publikigita: 2023-08-30 18:09:13

Ĉina ĉefministro Li Qiang marde alvokis Ĉinion kaj Usonon plibonigi kunlaboron, kiu favoras unu la alian.

Li faris la rimarkojn renkontiĝante kun vizitanta usona ministro pri komerco Gina Raimondo en Pekino.

Li diris, ke la ekonomiaj kaj komercaj rilatoj inter Ĉinio kaj Usono estas reciproke utilaj.

Li diris ankaŭ, ke politikigi ekonomiajn kaj komercajn aferojn kaj troakcenti la koncepton de sekureco ne nur grave influos la dulandajn rilatojn kaj reciprokan konfidon, sed ankaŭ subfosos la interesojn de la entreprenoj kaj popoloj de la du landoj, kaj havos katastrofan efikon al la tutmonda ekonomio.

Konsiderante, ke Ĉinio estas la plej granda evoluanta lando kaj Usono estas la plej granda evoluinta lando, Li diris, ke la du flankoj devas plifortigi kunlaboron unu por la alia, redukti frotadon kaj konfrontiĝon, kaj kune antaŭenigi mondan ekonomian reakiron kaj alfronti tutmondajn defiojn.

Raimondo diris, ke la registaro de Biden subtenas Ĉinion en sia ekonomia disvolviĝo kaj plibonigo de la vivtenado de homoj.

Usono ankaŭ volas plifortigi kunlaboron kun Ĉinio en kampoj kiel artefarita inteligenteco, klimata ŝanĝiĝo, ktp.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree