Japanio ne povas sin pravigi en ellaso de nuklee poluita akvo en maron
CMG Publikigita: 2023-08-30 18:07:32

Dum tiuj ĉi tagoj la nuklee poluita akvo de Fukushima seninterrompe fluis en Pacifikon, kio vekis ĉe la internacia komunumo akrajn kritikojn kontraŭ la japana registaro. Japanio ne korektis sian malbonan agadon, sed, anstataŭe, direktis sian lancon al Ĉinio. Pluraj japanaj amaskomunikiloj faris troigon, ekz. per “Malamikeco kontraŭ Japanio intensiĝas interne de Ĉinio” kaj “Ĉinaj homoj faras ĝenojn kontraŭ Japanio”. La japanaj ĉefministro Fumio Kishida kaj aliaj politikistoj postulis, ke Ĉinio nuligu importajn restriktojn de japanaj akvoproduktoj, kaj eĉ minacis, ke Japanio alprenos kontraŭrimedojn.

Tio estas parto de la publikopinia batalo zorgeme planita de Japanio. Jam du jaroj antaŭe, kiam la japana registaro proklamis ellasi la malpuran akvon en maron, komenciĝis pria “propagando kaj lavblankigo”.

Por ŝpari monon Japanio elektis plej facilan metodon ellasi la poluitan akvon, sed ĝi ne ŝparis rimedojn por sin pravigi. Estas analizo, ke la celo de Japanio, rebati Ĉinion, estas konfuzi publikajn opiniojn kaj ŝajnigi sin “viktimo”, kaj ke la verokaŝado de Japanio efektive kondukas al danĝero la median sekurecon kaj homan sanon.

Ĉio havas sian kaŭzon. Kial la japana registaro estas riproĉata de diversaj flankoj? La kaŭzo kuŝas en tio, ke Japanio, spite al protesto kaj kontraŭstaro de la internacia socio, obstine plenumis la planon ellasi maren tian akvon, kaj tio alportas grandegan, neantaŭvideban krizon al la homaro, kaj vekas ĝeneralan indignon de la internacia komunumo. Jen tio estas la fonto de la afero.

 

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree