Oni finfine povas meti stenton por kormalsanuloj en Burkino
Ĝoja Publikigita: 2023-08-30 14:00:18

La 14-a de julio, 2023, vendrede, klara

Mi nomiĝas Fang Yuanshi, membro de la kvina kuraca teamo helpanta Burkinon de Ruĝkruca Societo de Ĉinio, kaj mi venas de kardiovaskula  sekcio de la Anqing-a Unua Popola Hospitalo de Anhui-a Medicina Universitato. Kaj hodiaŭ estas mia 850-a tago en Burkino.

La helpata hospitalo estas Universitata Hospitala Centro de Tingandogo en Vagaduguo, ĉefurbo de Burkino. Laŭ statistiko, kormalsano estas la unua mortigisto en Burkino, ĉiujare 14% de mortintoj de la lando estis kaŭzitaj de kormalsano, kaj koronaria kormalsano ĝuste estas ĉi tia malsano. Kaj la ĉefa kuracado estas intervena terapio kaj meti stenton ĝuste apartenas al tiu ĉi terapio.

Troviĝas ekipaĵoj por intervena terapio en la hospitalo, sed mankis aparatoj, kiel stento, kaj spertaj medicinistoj, tial malsanuloj ricevis ĉefe nur konservativan kuracadon kaj urĝis la nova teknologio de intervena terapio.

Danke al klopodado de multaj fakoj finfine en julio de 2022, mi helpis la hospitalon sukcese aĉeti koncernajn aparatojn por intervena terapio de koronaria kormalsano, ankaŭ organizis trejnadon al kuracistoj de la kardiovaskula sekcio antaŭ operacio. En la posta duona jaro, sub mia gvidado la loka kuraca teamo venkis multajn malfacilojn, inkluzive de manko de kuracaj materialoj, sukcesigis pli ol 40 operaciojn de koronaria kormalsano kaj kultivis lokan teamon, kiu povas sendepende fari korintervenan operacion. Tion laŭdis lokaj kolegoj.

En la sekvaj tagoj mi marŝos plu, klopode donos bonan kuracan servadon al lokanoj por ke pli da homoj de Burkino resaniĝu kaj mi kontribuu al amikeco inter Ĉinio kaj Afriko.

                   

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree