Nuklepoluita akvo ellasita en maron minacas oceanan medion kaj homan sanon
CMG Publikigita: 2023-08-30 18:13:39

Ke lastatempe la japana registaro trude komencis la planon ellasi la nuklepoluitan akvon de Fokushima en maron, tio vekis fortan proteston kaj kontraŭstaron ĉe la internacia komunumo. Shaun Burnie, veterana fakulo de la japana oficejo de la internacia organizo Greenpeace diris, ke tio sufiĉas por pruvi, ke Japanio ne antaŭvice konsideris median protektadon kaj homajn rajtojn, kaj ke por siaj nuklecentralaj interesoj Japanio elektis polui la marojn, sed ne trakti la malpuran akvon per pli mediprotekta maniero.

Historie, Japanio iam suferis de nuklearmila atako, kaj sekve japana artisto kreis tiun aliformitan monstran figuron “Godzilla”, sugestante ke la homoj estu viglatentaj pri nuklea katastrofo. Sed nun Japanio verŝas tian akvon en oceanon, minacante la oceanan medion kaj homan sanon. Tiu faro de Japanio komplete malkaŝas la esencon, ke Japanio, nur por siaj interesoj, ignoras tamen tiujn de la internacia komunumo.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree