Ĉina vicprezidanto Han Zheng diris merkrede, ke ekonomia kaj komerca kunlaboro estas la fundamento por stabila kaj konstanta disvolviĝo de la rilatoj inter Ĉinio kaj Britio.
Han faris la rimarkojn dum renkontiĝo kun brita ministro pri eksterlandaj aferoj James Cleverly en Pekino.
Han diris, ke Ĉinio kaj Britio establis diplomatiajn rilatojn sur la ambasadora nivelo ekde pli ol duonjarcento kaj atingis diverskampe pozitivajn rezultojn en praktika kunlaboro.
Li aldonis, ke fronte al la riskoj kaj defioj de la nuna internacia situacio, la du flankoj, kiel konstantaj membroj de la Sekureca Konsilio de UN kaj ĉefaj ekonomioj en la mondo, devas subteni la spiriton de reciproka respekto kaj gajna kunlaboro, konsideri la kernajn interesojn kaj gravajn zorgojn unu de la alia, konservi komunikadon en internaciaj kaj regionaj aferoj, kaj kune antaŭenigi mondajn pacon kaj disvolviĝon.