Ĉina Zhongman-Petrola Kompanio alportis sekuran trinkeblan akvon al Siwa-Oazo
Mirinda Publikigita: 2023-08-31 12:37:34

Kiom da scioj vi konas pri Zono kaj Vojo? La Siwa-Oazo estas urba oazo de Egiptio kaj situas inter la okcidenta dezerto kaj malaltaĵo, Qattara kun distanco de 560 km. al Kairo kaj 50 km. al landlimo kun Libio. La sekura trinkebla akvo ĉiam ĝenis tieajn lokanojn. Februare de 2023 Ĉina Zhongman-Petrola Kompanio en Egiptio komencis inĝenieriaĵon de plibonigo de trinkebla akvo por loĝantoj de la Siwa-Oazo. 

Antaŭe vilaĝanoj trinkis subterajn akvojn el putoj, kies profundo varias inter 300 kaj 400 metroj. La akvokvalito estis malbona kaj malfacile kontentigis la porteblan kriterion. Februare egiptaj departementoj decidis forlasi la tradicion de malprofundaj pozoj en la oazo kaj aktive kontaktis kun Ĉina Zhongman-Petrola Kompanio por fosi du putojn profundajn je 1 200 metroj por doni sufiĉan, stabilan kaj bonkvalitan akvon al lokanoj. 

Tio jam ne estas la unua fojo ke la ĉina kompanio servis al Egiptio en putoborado. Ekde 2017 ĝi jam komencis putoboradon en Egiptio kaj per bonkvalita, profesia kaj efika laboro akiris aprobon de Egiptio. 


Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree