Kunkonstruado por “Zono kaj Vojo” helpas verdan ekonomian disvolviĝon
CMG Publikigita: 2023-08-31 19:34:47

La Mombasa-Najrobia fervojo normale ŝpura estas grava projekto kadrita de “Zono kaj Vojo”kaj kune konstruita de Ĉinio kaj Kenjo. Ĝin oni titolas verda vojo, laŭlonge de kiu pace vivas sovaĝaj animaloj, kaj ĉiumomente videblas zebroj, pavianoj kaj gnuoj, kiuj transpasas la fervojon. 

Erik Solheim, eksa asista ĝenerala sekretario de UN:

Mi vivis kelkajn jarojn en Kenjo. Se vi vojaĝas trans la urbo Mombasa, verdirite, ĝi estas povra kaj iom kaduka. Sed tiam, kiam vi proksimiĝas al la Mombasa-Najrobia fervojo, ĉio ŝanĝiĝas. La domstacio estas komplete verda. Ĝi estas entute nova mondo. Kiam la fervojo estis konstruata, oni donis tiel grandan atenton al media protektado, ke elefantoj kaj aliaj animaloj povas transpasi sub aŭ super la fervojo.

Vicentiu Gheorghe, honora prezidanto de la Ĉina-Rumana Asocio:

Estas necese kune konstrui la projekton “Zono kaj Vojo” kaj aktive meti en praktikon la nocion pri verda evoluigo, subteni evoluantajn landojn disvolvi verdan malaltkarbonan energion, kaj antaŭenigi la konstruadon kaj funkciadon de verda malaltkarbona infrastrukturo.

Kaj en la kadro de “Zono kaj Vojo unu post alia verda projekto transformiĝu en agojn kaj fruktojn kaj liveru fortan apogon al la tutmonda daŭripova evoluigo.

La iniciato “Zono kaj Vojo” estas publika produkto donita de Ĉinio al la mondo. Ĝi servas kiel platformo, aperta kaj praktikema, kun la ideoj: kunaj konsilo, konstruo kaj divido. Ĉiuj projektoj kadre de “Zono kaj Vojo” baziĝas ne nur sur la konektiĝo kaj telekomunikiĝo de infrastrukturo, sed ankaŭ sur media protektado kaj daŭripova evoluigo.

Ban Ki-moon, eksa ĝenerala sekretario de UN:

La Tutmonda Evoluiga Iniciato kaj la Iniciato “Zono kaj Vojo”estas starigitaj por akceli ilian plenumadon per la sud-suda kunlaboro. Ĉinaj spertoj, liberigi de povreco pli ol 750 milionojn da homoj kaj turni sin al malaltkarbona verda ekonomio en grandskala kaj altrapida maniero, devas esti dividataj kun aliaj landoj. 

Andreea Manolache, juna ambasadoro de la Monda Alianco de Universitatoj pri Klimato kaj gaststudento de Lernejo de Ekonomio kaj Administrado en la universitato Tsinghua:

Rumanio povas, profitante de la verda iniciato, eksporti siajn servojn kaj produktojn al Ĉinio kaj aliaj landoj de “Zono kaj Vojo”. Samtempe, mi kredas, ke Ĉinio faras grandan investon en renovigebla energio, kaj en tiu sektoro Rumanio havas grandajn potencialon kaj intereson.


Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree