Xi laŭdas ĉinan-usonan amikecon responde al nepo de Joseph Stilwell
Lucia Publikigita: 2023-08-31 17:58:21

Ĉina prezidanto Xi Jinping marde respondis leteron de John Easterbrook, nepo de Joseph Stilwell, iama usona generalo, kiu helpis la ĉinan popolon dum la rezistmilito de Ĉinio kontraŭ japana agreso.

En sia responda letero, Xi dankis al Easterbrook pro lia rakonto pri amikecaj interkomunikiĝoj de Stilwell kaj lia familio kun Ĉinio dum pluraj generacioj.

Xi ankaŭ rimarkigis, ke lastatempe okazis memorfesto en la municipo Chongqing de sudokcidenta Ĉinio por marki la 140-an datrevenon de la naskiĝo de Stilwell. Li diris, ke li ĝojas vidi, ke la afero de amikeco inter Ĉinio kaj Usono estis transdonita al la kvina generacio de la familio Stilwell.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree