Kial ni ne bezonas stoki salon?
Mirinda Publikigita: 2023-09-01 12:13:19

Ĉu ĉinoj havas sufiĉan salon?

Influate de ellaso de nuklepoluita akvo de la unua nuklea centralo de Fukushima al la maro, multe altiĝis salaprezo de Sud-Koreio. En Ĉinio multaj lokaj registaroj kaj entreprenoj anoncis, ke estas sufiĉa la rezervo de manĝebla salo kaj ne necesas stoki salon. Kiel Ĉinio produktas manĝeblan salon? Kiuj lokoj produktas salon? 

 

Kie venas manĝebla salo en Ĉinio? El minsalo.

Laŭ donitaĵoj de Ĉina Nacia Sala Industria Kompanio, la manĝebla salo de Ĉinio dividiĝas en tri specoj: minsalo, lagosalo kaj marsalo. Inter ili minsalo okupas 87% kaj lagosalo, 3%, kiuj ne estas influataj de nuklea polucio de Japanio en produktado. 


Do kiel estas la produktkvanto de salo? 

Ĉinio estas la lando kun plej granda produktkapablo kaj produktkvanto de kruda salo en la mondo. 11,2% de kruda salo estas uzata por manĝebla salo. Laŭ donitaĵoj de Nacia Statistika Buroo, en 2022 la produkado de kruda salo de Ĉinio estas 53,599 milionoj da tunoj. Plejparto de kruda salo estas uzata por produkti industrian salon. En 2021 11,2% de kruda salo estas uzata por manĝebla salo. 

Kiuj lokoj produktas salon? 

Laŭ statistiko en 2021 la provincoj Shandong, Jiangsu, Hubei produktis plej multon da kruda salo. Lastatempe Shandong Salindustria Asocio diris, ke la jara produktkvanto de kruda salo estas 26 milionoj da tunoj, kaj la mara salo estas farata per subtera salakvo kaj ne estos influata de ellaso de poluita akvo de Japanio. 

Kvankam produktado kaj konsumado de salo de Ĉinio ne estas influata de ellaso de nuklepoluita akvo de Japanio, tamen jam estis faritaj damaĝoj de ellaso de nuklepoluita akvo de Japanio al homaro kaj naturo.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree