Gratulmesaĝo de Xi por la 70-jariĝo de Nacia Universitato de Defenda Teknologio
CMG Publikigita: 2023-09-01 16:22:51

La unuan de septembro, Xi Jinping, ĝenerala sekretario de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio, ŝtata prezidanto kaj prezidanto de la Centra Milita Komisiono, adresis mesaĝon al Nacia Universitato de Defenda Teknologio por festi la sepdekan datrevenon de fondiĝo de la universitato kaj doni varman gratulon al la tuta universitatanaro kaj eksstudentaro.

Xi esperis, ke Nacia Universitato de Defenda Teknologio prenos sian sepdek-jariĝon kiel startpunkton, profunde efekvitigos la armepotencigan penson en nova epoko, ĉiuflanke plenumos la militan edukprincipon novtempan, persiste elkulturos homojn per virto kaj por batalo, insiste vizaĝos al la fronto de mondaj militaferoj kaj teknologioj kaj al la fronto de la nacidefenda kaj armea modernigo, kaj faros klopodojn por realigi la armefondan centjaran celaron kaj igi la nacidefendon kaj armeon moderna.

La festa kunveno por la sepdeka datreveno de fondiĝo de Nacia Universitato de Defenda Teknologio okazis en la unua de septembro en Changsha. Zhang Youxia, membro de la Politika Buroo de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio kaj vicprezidanto de la Centra Milita Komisiono, voĉlegis la gratulmesaĝon de Xi Jinping en la kunveno.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree