La unuan de septembro la ĉina ŝtatprezidanto Xi Jinping adresis kondolencan mesaĝon al la sudafrika prezidento Matamela Cyril Ramaphosa.
Xi diris, ke neatendite brulis konstruaĵo en la urbo Johannesburg, Sud-Afriko, kaj tio estigis gravan perdon de homoj. Xi, en la nomo de la ĉinaj registaro kaj popolo, esprimis profundan kondolencon al la viktimoj kaj simpation al la priaj familianoj kaj vunditoj. Fronte al katastrofo, Ĉinio ĉiam firme staras flanke de la sudafrikaj registaro kaj popolo. Estas sendube, ke la sudafrika popolo certe povos venki la malfacilon sub la gvidado de la prezidento Cyril Ramaphosa kaj la sudafrika registaro.