Prezentado de usona ambasadoro montris malbonfarojn de Usono kaj Japanio en damaĝo al oceano
Yu Publikigita: 2023-09-02 16:25:30

La 31an de aŭgusto, usona ambasadoro al Japanio, Rahm Emanuel, faris specialan vojaĝon al Fukuŝimo por manĝi marajn manĝaĵojn kaj subteni la ellason de la nuklepoluita akvo de Japanio en la maron. Krome, japanaj amaskomunikiloj aperigis lian artikolon, kiu klaĉas pri la raciaj respondaj rimedoj de Ĉinio kaj eĉ akuzas Ĉinion pri "damaĝo al la mara medio". En la sama tago, japana ministro pri agrikulturo, arbaro kaj fiŝkapto Nomura Tetsuro priskribis la akvon ellasitan de la nuklea centralo en Fukuŝimo kiel "nuklepoluitan akvon" responde al raportistoj. Retanoj komentis, ke tio estas pli vera esprimo ol langeraro.

Eĉ oficialulo el rilata ministerio tiel diris. Do, estas ironie, ke Usono esprimis "kontenton" pri ellaso de nuklepoluita akvo en la maron kaj sendis sian ambasadoron al Fukuŝimo por rekta elsendo pri "manĝo de maraj manĝaĵoj". Pli ironie estas, ke laŭ donitaĵoj de la Ministerio pri Agrikulturo, Arbaro kaj Fiŝkaptado, Usono estas la lando, kiu plej multe reduktis importadon de japanaj agrikulturaj, arbaraj kaj akaj produktoj en la unua duono de ĉi tiu jaro, kun la tri ĉefaj manĝaĵoj el regionoj influitaj de la ellaso de nuklepoluita akvo. Oni povas facile rimarki, ke malantaŭ la prezentado, Usono estas pli honesta kun voĉdono per piedo.

La ĵurnalo Los Angeles Times iam raportis, ke la usona armeo elŝutis grandan kvanton da kemiaj substancoj en la maron. Dum la periodo de 1944 ĝis 1970, la usona armeo elŝutis 29 000 tunojn da nerva gaso kaj mustarda gaso kaj ankaŭ pli ol 500 tunojn da radioaktivaj nukleaj restaĵoj, en la maron. La brita ĵurnalo The Guardian malkaŝis en marto de ĉi tiu jaro, ke Kalifornia Industria Korporacio elŝutis toksajn kemiajn restaĵojn en proksiman maron dum multaj jaroj, inkluzive de la pesticido DDT, kiu povas kaŭzi gravan damaĝon al homoj, bestoj kaj medio, kaj estis limigita al uzo en Usono kaj multaj aliaj landoj. Tamen, kun la permeso kaj konsento de la usona registaro, Kalifornia Industria Korporacio plu elŝutis  tiajn restaĵojn en la maron. Eĉ post jardekoj, sciencistoj trovis, ke ĉi tiuj pesticidoj ankoraŭ ne malkomponiĝis, kaj la poluita areo estas pli granda ol San-Francisko.

Usono parolas pri “moralo kaj justeco”, tamen ĝi ĉiam kalkulas siajn interesojn. Laŭ pli profunda perspektivo, la subteno de Usono al la japana ellaso de nuklepoluita akvo en la maron rilatas al la interŝanĝo de ekonomiaj kaj geopolitikaj interesoj.

Post kiam Japanio komencis ellasi nuklepoluitan akvon en la maron spite al forta opono de la internacia komunumo, Ĉinio prenis respondajn rimedojn laŭ enlanda leĝo kaj koncernaj reguloj de la Monda Organizo pri Komerco, kio estas justa, racia kaj necesa kaj reflektas respondecon de Ĉinio pri protekto de mara medio kaj sano de la homaro.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree