Xi anoncas rimedojn por vastigo de malfermo de serva sektoro
Qiujieming Publikigita: 2023-09-02 17:20:34

Ĉina prezidanto Xi Jinping sabate diris, ke Ĉinio malfermiĝos pli larĝe en servaj aspektoj kiel telekomuniko, turismo, juro kaj profesiaj ekzamenoj.

Xi anoncis serion da rimedoj por vastigo de la malfermo de serva sektoro dum parolado al la Tutmonda Servokomerca Pintkunveno de la Ĉina Internacia Servokomerca Foiro 2023 per video.

Xi diris, ke por fari sian disvolvan medion pli malferma kaj inkluziva, Ĉinio vastigos la tutmonde orientitan reton de altnormaj liberkomercaj regionoj, kaj aktive antaŭenpuŝos la intertraktadojn pri la negativa listo por servokomerco kaj investo.

Xi diris, ke Ĉinio plilarĝigos aliron al la serva sektoro, antaŭenigos la malfermon de translandlima servokomerco en bona ordo, plibonigos la nivelon de normigo de serva komerco kaj konstante vastigos sisteman malfermon.

Laŭ la donitaĵoj de la ĉina Ministerio pri Komerco, la servokomerca valoro de Ĉinio kreskis je 8,1% kompare kun la sama periodo de la lasta jaro ĝis 3,67 duilionoj da juanoj (ĉirkaŭ 511,2 miliardoj da usonaj dolaroj) en la unuaj sep monatoj de la kuranta jaro.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree