Xi instigas laboristojn de aeromotoroj kontribui al pli granda memstareco en scienco kaj teknologio
Qiujieming Publikigita: 2023-09-03 16:10:21

Xi Jinping, ĝenerala sekretario de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio, instigis laboristojn de muntfabriko de aeromotoroj disvolvi la spiriton de modellaboristoj kaj altajn normojn de lerteco, kaj kontribui al la realigo de pli granda memstareco kaj forto en scienco kaj teknologio.

Xi, ankaŭ ĉina prezidanto kaj prezidanto de la Centra Milita Komisiono, faris la rimarkojn en letero responda al ok reprezentantoj de laboristoj kaj oficistoj de la muntfabriko sub la Aeromotora Korporacio de Ĉinio.

Xi diris en la letero, ke Ĉinio faris grandajn progresojn en la kampo de aeromotoroj, esplorante novan vojon de sendependa novigo kaj disvolviĝo en la lastaj jaroj, kaj ke ricevo de la letero memorigis lin pri la momento, kiam li interparolis kun la laboristoj en ilia laborejo antaŭ 10 jaroj.

Emfazante, ke aeromotoro estas grava manifestiĝo de la scienca kaj teknologia forto kaj kapablo de la lando por novigo, Xi urĝis ilin klopodi por trarompoj en kernaj teknologioj en ŝlosilaj kampoj kaj akceli la paŝon de sendependa esplorado.

En sia letero al Xi, la ok reprezentantoj raportis la atingojn faritajn en teknologia novigo kaj disvolvo de aeromotoroj en la pasinta jardeko, esprimante sian decidon kontribui al konstruado de Ĉinio en gvidan landon en aviado.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree