Kiom da scioj vi konas pri Zono kaj Vojo? Afrikaj landoj 3
Mirinda Publikigita: 2023-09-03 08:53:26

Kiom da scioj vi konas pri Zono kaj Vojo? Ekvatora Gvineo situas en centraokcidenta Afriko. En 2023 la 32a kuraca taĉmento de Ĉinio atingis ĝian ĉefurbon Malabo kaj establis en la Malaba Hospitalo “ostan fakon de tradicia ĉina medicino” por pli bone servi al lokanoj. La kuraca taĉmento jam faris pli ol 20 terapiojn kun tradicia ĉina medicino en la loko. Novembre de 2022 ekfunkciis la Ĉina-Ekvator-Gvinea Amika Hospitalo konstruita helpate de Ĉinio. 

Kiom da scioj vi konas pri Zono kaj Vojo? Liberio estas en okcidenta Afriko kaj ĝia ĉefurbo ĝuas la titolon de “pluva urbo de Afriko”. 

La transforma projekto de Monrovia Internacia Flughaveno estas konstruita de Ĉina Trafika Grupo kun investo de 50 milionoj da usonaj dolaroj kaj Ĉina Importa kaj Eksporta Banko liveris al la projekto prioritatan krediton. 

 

Kiom da scioj vi konas pri Zono kaj Vojo? Lesoto estas en sudorienta Afriko kaj estas tute ĉirkaŭata de Suda Afriko. Pro tio Lesoto estas nomata kiel “lando inter lando” kaj la plej granda “lando inter lando” en la mondo. La ĉefurbo estas Maseruo. 


Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree