Ĉinio aldonos 16 naciajn retkomercajn demonstrajn bazojn en 2023
Yu Publikigita: 2023-09-03 15:15:32

La Ministerio pri Komerco de Ĉinio anoncis sabate, ke 16 pliaj retkomercaj parkoj estos listigitaj kiel naciaj retkomercaj demonstraj bazoj ĉi-jare.

Dum parolado en la Nacia Retkomerca Konferenco, Chen Chunjiang, adjunkto de ministro pri komerco, diris, ke la cifereca ekonomio liveras fortan impulson por ĉina modernigo, kaj emfazis la esencan rolon de la retkomerca sektoro en la ekonomio kaj la disvolviĝo de la lando.

Chen diris, ke la retkomerca sektoro havas la plej grandan disvolvan skalon kaj la plej vastan kovradon en la cifereca ekonomio, kaj ke la retkomerca sektoro de Ĉinio atestis novigeman disvolviĝon, kun la skalo grandigita kaj disvolva kvalito plibonigita.

Oficialaj donitaĵoj montris, ke la cifereca ekonomio de Ĉinio superis 50 duilionojn da juanoj (ĉirkaŭ 6,96 duilionojn da usonaj dolaroj) unuafoje en 2022, okupante 41,5% de la malneta enlanda produkto de la lando.

Laŭ la donitaĵoj, sektoroj rilataj al retkomerco en la lando kreis proksimume 70 milionojn da laborpostenoj, kaj tutlanda interreta detala vendado okupis la unuan lokon de la mondo dum dek sinsekvaj jaroj.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree