Kian senton de gajno alportas nova impeta impulse al mondo?
Yu Publikigita: 2023-09-03 16:31:13

Sur ekspozicia stando de la firmao Qualcomm, la unua estiga AI-modelo de la mondo, kiu povas funkcii en Android-telefonoj, estas demonstrata. La firmao Philips prezentas novigeman medicinan solvon. Tesla liveras novan sperton pri inteligenta vivstilo. Se vi demandas la spektantojn, kion ili povas trovi en la Ĉina Internacia Servokomerca Foiro, kiu ekis la 2an de aŭgusto, la respondo estas: la plej novaj tutmondaj teknologioj kaj unuamanaj komercaj ŝancoj en serva komerco.

“La monda ekonomio prosperas en malfermiteco kaj velkas en izoliteco,” diris ĉina prezidanto Xi Jinping tiutage dum parolado al la Tutmonda Servokomerca Pintkunveno de la Ĉina Internacia Servokomerca Foiro 2023 per video. Li diris, ke pli profunda kunlaboro de serva komerco kaj serva sektoro de la mondo aldonis grandan impulson por akceli ekonomian tutmondiĝon, revigligi tutmondan ekonomion kaj plifortigi la elastecon de monda ekonomia disvolviĝo. La kvar ŝlosilaj vortoj emfazitaj de prezidanto Xi, nome "malfermiteco", "kunlaboro", "novigo", kaj "kundivido", denove pruvas la decidon de Ĉinio plilarĝigi altnivelan malfermon kaj profitigi la mondon per la atingoj de malfermo kaj disvolviĝo.

En la lastaj jaroj, serva komerco fariĝis nova motoro de tutmonda komerco. La Monda Organizo pri Komerco anticipis, ke antaŭ 2040, la proporcio de serva komerco en tutmonda komerco atingos 50%. Ĝuste pro tio ĉi-jara servokomerca foiro altiris pli ol 2 400 entreprenojn por eksterreta partopreno, inkluzive de pli ol 500 plej ĉefaj entreprenoj, kiuj kovras 28 el la 30 landoj kaj regionoj plej potencaj en serva komerco. Kiel la gasto de honoro de ĉi-jara komerca foiro, Britio sendis la plej grandan komercan delegacion al Ĉinio en kvar jaroj. La brita komerca komisaro al Ĉinio, Tom Duke, esprimis grandan atendon pri profundigo de kunlaboro kun Ĉinio en la kampo de serva komerco.

Laŭ donitaĵoj de la Ministerio pri Komerco de Ĉinio, la totala sumo de importado kaj eksportado de servoj en Ĉinio atingis preskaŭ 6 duilionojn da juanoj en 2022, kaj per tio Ĉinio okupis la duan lokon de la mondo por la naŭa sinsekva jaro. Enlandaj kaj eksterlandaj entreprenoj aktive partoprenas en la ekspozicio unue pro la novaj ŝancoj alportitaj de la grandega merkato de Ĉinio kaj kontinua industria plibonigo.

Ĉi tiu jaro markas la 45an datrevenon de la reformo kaj malfermo de Ĉinio. La servokomerca foiro, kiel grava platformo por la altnivela malfermo de Ĉinio, atestis la kontribuojn de Ĉinio al serva komerco kaj ekonomia kresko de la mondo. Estas antaŭvideble, ke kun la kontinua antaŭenigo de ĉina modernigo, Ĉinio daŭre plilarĝigos sian altnivelan malfermon, kaj dum ĉi tiu procezo pli da pli bonaj ĉinaj servoj kreiĝos, alportante pli da sento de gajno al homoj tra la mondo.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree