Ĉina ministro pri eksterlandaj aferoj alvokas unuecon kaj kunlaboron de tutmonda komunumo
Qiujieming Publikigita: 2023-09-03 17:46:50

Ĉina ministro pri eksterlandaj aferoj Wang Yi sabate alvokis unuecon kaj tutmondan kunlaboron de la internacia komunumo por serĉado de reciproka disvolviĝo kaj kreado de pli bona estonteco.

Wang, ankaŭ membro de la Politika Buroo de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio, faris la rimarkojn en parolado per videoligo en la konferenco Global Town Hall 2023.

Wang, kiu faris kvarpunktan proponon en la parolado, alvokis ĉiujn landojn resti unuiĝintaj kaj kunlaboraj, serĉi reciprokan disvolviĝon kaj krei pli bonan estontecon.

Wang urĝis sekvi la realan multflankismon kaj kunlabori por plibonigi la tutmondan regantan sistemon.

Li ankaŭ postulis aktive praktiki malferman regionismon kaj antaŭenigi disvolviĝon kaj rejuniĝon de Azio.

Wang petis antaŭenigi bonnajbaran kaj amikan kunekzistadon kaj konstrui komunumon kun komuna estonteco kun najbaroj.

Li ankaŭ alvokis ĉiujn partiojn engaĝiĝi al vizio de komuna, ampleksa, kunlabora kaj daŭrigebla sekureco kaj kune protekti regionajn pacon kaj stabilecon.

Rimarkinte, ke Ĉinio gastigos la trian Forumon de la Zono kaj Vojo pri Internacia Kunlaboro en Pekino en oktobro, Wang diris, ke Ĉinio pretas labori kun la internacia komunumo por amplekse retrorigardi la atingojn kaj spertojn de la iniciato Zono kaj Vojo kaj esplori la ideojn kaj rimedojn por altkvalita kunlaboro de la Zono kaj Vojo ĉe la nova deirpunkto.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree