Simpozio okazis dimanĉe en Pekino por memorfesti la 78an datrevenon de la venko en la Ĉina Popola Rezistmilito Kontraŭ Japana Agreso kaj la Tutmonda Milito Kontraŭ Faŝismo.
Li Shulei, membro de la Politika Buroo de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ) kaj estro de la Diskoniga Departemento de la Centra Komitato de la KPĈ, ĉeestis la kunvenon.
La rezistmilito kontraŭ japana agreso estis la plej longa, plej granda kaj plej multekosta milito de nacia liberigo, en kiu la ĉina popolo batalis kontraŭ eksterlandaj agresantoj en moderna historio, kaj ĝi estis ankaŭ la unua kompleta venko gajnita de la ĉina popolo en la lukto por nacia liberigo.
La ĉeestantoj de la simpozio akcentis, ke la granda triumfo en la milito markis la plenan venkon en la Tutmonda Milito Kontraŭ Faŝismo, restarigis Ĉinion kiel gravan landon en la mondo, kaj gajnigis al la ĉina popolo respekton de ĉiuj pacamantoj tra la mondo.