Ĉinio establis buroon sub la plej alta ekonomia plananto de la lando por aparte akceli disvolvon de privata ekonomio.
Cong Liang, vicestro de la Nacia Disvolva kaj Reforma Komitato, diris lunde en gazetara konferenco, ke la buroo estis fondita por pliigi politikan kunaranĝon en rilataj kampoj kaj garantii fruan plenumon de koncernaj rimedoj kaj atingon de efektiva efiko.