Ĉina prezidanto Xi Jinping sendis gratulan leteron al la Ekspozicio de Inteligenta Ĉinio 2023, kiu malfermiĝis lunde en la municipo Chongqing, sudokcidenta Ĉinio.
Xi diris en la letero, ke nuntempe novaj teknologioj kiel interreto, granda datumaro, nuba komputado, artefarita inteligento kaj blokĉeno profunde disvolviĝas. La ciferecigo, inteligentigo kaj verdigo de industrio estas rapidigita, kaj la inteligenta industrio kaj cifereca ekonomio estas en plena prospero, ege ŝanĝante la distribuan manieron de faktoraj resursoj, reĝimon de industria disvolviĝo kaj la vivstilon de la homoj. Ĉinio atribuas grandan gravecon al disvolvado de cifereca ekonomio, kontinue akcelas profundan integriĝon de cifereca teknologio kaj reala ekonomio, kunordige antaŭenigas ciferecan industriigon kaj industrian ciferecigon, kaj rapidigas la konstruadon de forta interreta kaj cifereca lando. Ĉinio volas labori kun ĉiuj aliaj landoj de la mondo por kapti la novan tendencon de la cifereca epoko, profundigi internaciajn interŝanĝojn kaj kunlaboron en la cifereca kampo, antaŭenigi novigon kaj disvolviĝon de inteligenta industrio, akceli la konstruadon de retspaca komunumo kun komuna estonteco kaj kune krei pli feliĉan kaj belan estontecon.