Laŭ lastatempa raporto de usona kompanio Kolumbia Brodkasta Sistemo, antaŭ kelkaj semajnoj insulo Maŭi de usona ŝtato Havajo suferis katastrofajn fajregojn. Kvankam la sovaĝaj fajroj jam estis estingitaj, tamen lokanoj alfrontas la minacon de "venena aero".
Havaja fako pri sano diris, ke post la fajregoj lokanoj plej multe maltrankviliĝas pro venenaj poluaĵoj en restaĵoj kaj cindro. Laŭ raporto, jam aperis malsaneca reakcio ĉe iuj homoj, inter ili unu volontulo tusis kun sango restinta kelkajn tagojn najbare de brulejo, ankaŭ iuj sentis ardaj bruste kaj gorge.