Ĉinio urĝas Brition certigi sekurecon de honkonga komerca oficejo en Londono
Yu Publikigita: 2023-09-05 20:11:11

Proparolanto de la Ministerio pri Eksterlandaj Aferoj de Ĉinio marde urĝis Brition certigi la sekurecon de la Hongkonga Ekonomia kaj Komerca Oficejo kaj ĝia personaro en Londono post kiam la oficejo estis difektita en la lasta semajno.

Proparolanto Mao Ning faris la rimarkojn en regula gazetara konferenco, post kiam raportistoj petis ŝin komenti pri la okazaĵo, en kiu la oficejo estis disverŝita per ruĝa farbo kaj la emblemo de la Honkonga Speciala Administracia Regiono estis difektita.

Mao diris, ke Ĉinio forte kondamnas ĉi tiun abomenan agon kaj postulas, ke la brita flanko faru ĝisfundan enketon kaj alportu la krimulojn al justeco.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree