Proparolanto de Ministerio pri Eksterlandaj Aferoj faris rimarkojn pri ellaboro de Leĝo pri Fremdŝtata Imuneco
Ĝoja Publikigita: 2023-09-05 15:53:38

Proparolanto de la ĉina Ministerio pri Eksterlandaj Aferoj marde respondis demandon pri ellaboro de Leĝo pri Fremdŝtata Imuneco.

Demando: La Konstanta Komitato de la Nacia Popola Kongreso de Ĉinio ekzamenis kaj aprobis la Leĝon pri Fremdŝtata Imuneco de la Ĉina Popola Respubliko en la lasta sesio. La leĝo reguligis ĉinan antaŭan starpunkton pri absoluta ŝtata imuneco kaj rajtigis kortumojn en Ĉinio juĝi proceson kontraŭ fremdaj ŝtatoj. Kial oni faris la reguligon?

Respondo: Ellabori la Leĝon pri Fremdŝtata Imuneco estas normala leĝdona aktivado de la Konstanta Komitato de la Nacia Popola Kongreso. La leĝo difinas kondiĉojn rilatajn al fremdŝtata imuneco laŭ internaciaj praktikoj kaj celas plibonigi ĉinan sistemon de fremdŝtata imuneco. La leĝo difinas regulojn de ĉinaj kortumoj por solvi civilajn kazojn rilatajn al fremda ŝtato kaj ĝia posedaĵo por protekti laŭleĝajn rajtojn kaj interesojn de la koncernatoj, protekti ŝtatan suverenan egalecon kaj pliigi amikajn interŝanĝojn kun aliaj landoj kaj helpi pli altnivelan malfermon de Ĉinio.

Kiel respondeca ĉefa lando, Ĉinio firme protektos principon de suverena egaleco kaj fidele plenumos la leĝon por protekti laŭleĝajn rajtojn kaj interesojn de ĉinaj civitanoj kaj leĝaj personoj kaj respekti imunecon ĝuatan de fremdaj ŝtatoj sub internacia leĝo.


Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree