Aŭstralia retejo Pearls and Irritations sabate publikigis artikolon titolitan Usona ekonomia milito kontraŭ Ĉinio, dirante, ke usonaj rimedoj por malpliigi rapidon de ĉina ekonomia kreskado malobeis regularon de la Monda Organizo pri Komerco (MOK) kaj alportos riskojn al normala funkciado de monda merkato ekonomia kaj komerca.
La artikolo diras, ke usona kontraŭĉina politiko originas de iu konata gvidlibro pri decidoj kaj strategioj, kiu celas malebligi konkuron ekonomian kaj teknologian de grava rivalo. Ĝia unua kaj plej evidenta uzo celis teknologian blokadon al Sovetio dum la periodo de Malvarma Milito, kaj ĝia dua uzo celis Japanion. Nun Usono celas Ĉinion.
La artikolo opinias, ke per politikoj, kiel la iniciato Zono kaj Vojo, Ĉinio povas grandnombre pliigi eksportadon al aliaj lokoj de Azio, Afriko kaj Latinameriko. Principe eraras la usona intenco malhelpi Ĉinion, ankaŭ praktike ĝi destinite fiaskos.