Ĉina prezidanto renkontiĝis kun prezidanto de IKRK
Yu Publikigita: 2023-09-05 20:03:36

Ĉina prezidanto Xi Jinping renkontiĝis kun prezidanto de la Internacia Komitato de la Ruĝa Kruco (IKRK) Mirjana Spoljaric Egger en la Granda Popola Halo en Pekino marde posttagmeze.

Xi alte taksis la fruktodonan laboron de la Internacia Komitato de la Ruĝa Kruco en la internacia humanitara kampo dum 160 jaroj de post ĝia fondiĝo, kaj aprezis ĝian gravan kontribuon al paco kaj progreso de la mondo.

Li diris, ke la mondo spertas ŝanĝiĝojn senprecedencajn en jarcento, kaj la homa socio alfrontas multajn defiojn, kelkaj el kiuj estas konataj kaj iuj estas novaj. En tia situacio, Ĉinio ne pensas nur pri sia propra perfektiĝo sen zorgo pri la cetero, sed plifortigas kunlaboron kun landoj tra la mondo, kune esploras solvojn kaj antaŭenigas la konstruadon de la homa komunumo kun komuna estonteco. Li diris, ke li proponis komunan konstruadon de la iniciato Zono kaj Vojo, la Tutmondan Disvolvan Iniciaton, la Tutmondan Sekurecan Iniciaton kaj la Tutmondan Civilizacian Iniciaton, kun la celo labori kun ĉiuj landoj en la mondo por realigi ekonomian disvolviĝon, plibonigi la vivtenon de homoj, kaj atingi reciprokan profiton kaj kungajnajn rezultojn, liverante ĉinajn ideojn kaj solvojn por plifortigi tutmondan regadon kaj traktadon de humanitaraj demandoj.

Spoljaric esprimis gratulojn pro tio, ke Ĉinio estas lando kun la plej granda nombro da gajnantoj de la 49a Nightingale-premio, kio pruvas la altan agnoskon de la humanitaraj atingoj de Ĉinio fare de la Internacia Komitato de la Ruĝa Kruco kaj la internacia komunumo. Ĉinio ĉiam respektis kaj efektivigis internacian humanitaran leĝon. La komuna konstruado de la Zono kaj Vojo antaŭenigis mondan disvolviĝon kaj kontribuis al la tutmonda humanitara afero. La Internacia Komitato de la Ruĝa Kruco alte aprezas la pozitivan rolon de Ĉinio kaj ĝian gravan kontribuon al la internacia humanitara afero, kaj atendas plue profundigi kunlaboron kun Ĉinio por kune fari novajn kontribuojn al antaŭenigo de paco kaj disvolviĝo de la mondo kaj ankaŭ la internacia humanitara afero.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree