Xi adresis gratulan leteron al kunveno de ministroj pri justico de ŜKO en Ŝanhajo
Ĝoja Publikigita: 2023-09-05 15:36:07

Ĉina prezidanto Xi Jinping marde adresis gratulan leteron al la 10a Kunveno de Ministroj pri Justico de Ŝanhaja Kunlabora Organizo (ŜKO), kiu malfermiĝos tiutage en Ŝanhajo.

Xi montris, ke depost ekfunkcio de la mekanismo de Kunveno de Ministroj pri Justico de la Ŝanhaja Kunlabora Organizo (ŜKO) en 2013, diversaj membrolandoj de la ŜKO observas kaj plivastigas "spiriton de Ŝanhajo", subtenas unu la aliajn, sincere kunlaboras, senĉese akcelas konstruadon de leĝadministrado en diversaj landoj, fortigas interregistarajn interŝanĝojn kaj lernadon sur la justica kampo, kontinue efektivigas kunlaborojn sur leĝserva kampo, firme protektas internacian sistemon kun UN kiel kerno kaj internacian ordon sur la bazo de internacia leĝo, kaj ludas gravan rolon.

Xi substrekis, ke Ĉinio volas kune kun aliaj membrolandoj de la ŜKO, senĉese profundigi interŝanĝojn kaj kunlaboron pri diverslandaj leĝoj kaj justica administrado en la nova epoko, per leĝadministra maniero akceli altkvalitan disvolvon de diverslanda ekonomio, protekti regionan pacon kaj stabilecon kaj akceli konstruadon de komunumo kun komuna estonteco por la homaro.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree