Ĉefministro Li urĝas Japanion trakti nuklepoluitan akvon respondece
Yu Publikigita: 2023-09-06 19:05:03

Ĉina ĉefministro Li Qiang eksplikis merkrede en Ĝakarto la pozicion de Ĉinio pri la demando de la ellaso de nuklepoluita akvo el la nuklea centralo Fukuŝimo de Japanio, kaj alvokis Japanion trakti la aferon respondece.

Dum parolado al la 26a Pintkunveno de la Asocio de Sudorient-Aziaj Landoj (ASOAL) Plus Tri, Li diris, ke la dispono de nuklepoluita akvo koncernas la maran ekologian medion de la mondo kaj la sanon de homoj.

Li alvokis Japanion fidele plenumi siajn internaciajn devojn, plene konsiliĝi kun siaj najbaroj kaj rilataj koncernatoj kaj trakti la nuklepoluitan akvon en respondeca maniero.

 

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree