Ĉina ĉefministro Li Qiang diris merkrede en Ĝakarto, ke Ĉinio kaj membroj de la Asocio de Sudorient-Aziaj Landoj (ASOAL) konvene traktis malkonsentojn serĉante komunajn punktojn kaj rezervante la diferencojn per dialogo kaj konsiliĝo.
En sia inaŭgura parolado al la 26a Pintkunveno de Ĉinio kaj ASOAL, Li diris, ke la du flankoj profundigis praktikan kunlaboron en la tradiciaj kaj ne-tradiciaj sekurecaj kampoj, kaj sin tenis je la kvin principoj de paca kunvekzistado kaj la celo de la Traktato de Amikeco kaj Kunlaboro en Sudorient-Azio.
"Ni konservis pacon kaj trankvilon en Orient-Azio en la mondo plena de malkvieteco kaj ŝanĝiĝo," li diris.