Ĉefministro Li: Ĉinio kaj ASOAL elhakis vojon de longtempa amikeco kaj disvolviĝo
Yu Publikigita: 2023-09-06 20:41:10

Ĉina ĉefministro Li Qiang diris merkrede en Ĝakarto, ke en la pasintaj 10 jaroj, Ĉinio kaj la Asocio de Sudorient-Aziaj Landoj (ASOAL) sukcesis elhakis ĝustan vojon de longtempa bonnajbareco kaj amikeco kaj ankaŭ komuna disvolviĝo kaj prospero, kiam la mondo spertis profundajn ŝanĝiĝojn nevideblajn en jarcento.

Li faris la rimarkojn dum parolado al la 26a Pintkunveno de Ĉinio kaj ASOAL.

Li atentigis, ke en 2013, ĉina prezidanto Xi Jinping proponis en Indonezio konstrui pli intiman komunumon de Ĉinio kaj ASOAL kun komuna estonteco, kaj ke dum la pasinta jardeko, Ĉinio kaj ASOAL traktis unu la alian sincere, zorgis unu pri la alia, faris reciprokprofitan kunlaboron, kunordiĝis kaj akomodiĝis unu al la alia, kaj marŝis man-enmane por plibonigi unu la alian.

Li faris kvar-punktan proponon pri nutrado de pli intima komunumo de Ĉinio kaj ASOAL kun komuna estonteco, la unua el kiu estas, ke Ĉinio kaj ASOAL laboru kune por konstrui centron de ekonomia kreskao, plifortigi interkonekteblecon kaj profundigi kunlaboron en industriaj kaj provizaj ĉenoj.

Li diris, ke ambaŭ flankoj ankaŭ devas kune antaŭenigi kunlaboron en emerĝantaj industrioj kaj plifortigi kunlaboron en tiaj kampoj kiel novenergiaj veturiloj, fotovoltaa elektro kaj artefarita inteligenteco. Li aldonis, ke Ĉinio kaj ASOAL bezonas labori kune por konservi regionan pacon kaj trankvilon, aktive antaŭenigi konsiliĝon pri la teksto de la Kondutkodo en la Suda Ĉina Maro kaj efektivigi kunlaboron por batalo kontraŭ telekomunika kaj interreta fraŭdo.

Li aldonis, ke la du flankoj ankaŭ devas kunigi manojn por vastigi interpopolajn interŝanĝojn kaj plue faciligi kunlaboron en kulturo, turismo, trejnado kaj junularo.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree