Ĉina ĉefministro Li Qiang diris merkrede en Ĝakarto, ke Ĉinio kaj membroj de la Asocio de Sudorient-Aziaj Landoj (ASOAL) devas labori kune por konstrui centron de ekonomia kresko, plifortigi interkonekteblecon kaj profundigi kunlaboron en industriaj kaj provizaj ĉenoj por pli intima komunumo de Ĉinio kaj ASOAL kun komuna estonteco.
En sia inaŭgura parolado al la 26a Pintkunveno de Ĉinio kaj ASOAL, Li diris, ke ambaŭ flankoj devas ankaŭ kune antaŭenigi kunlaboron en emerĝantaj industrioj kaj plifortigi kunlaboron en kampoj kiel novenergiaj veturiloj, fotovoltaa elektro kaj artefarita inteligenteco.