Li Qiang ĉeestis 26-an Pintkunveno de Asocio de Sudorient-Aziaj Landoj plus Tri
Ĝoja Publikigita: 2023-09-06 21:20:46

Ĉina ĉefministro Li Qiang ĉeestis al la 26-a Pintkunveno de Asocio de Sudorient-Aziaj Landoj (ASOAL) plus Tri (Ĉinio, Japanio kaj Sud-Koreio).

Li diris, ke la kunlabora mekanismo Dek plus Tri spertis multajn krizojn kaj provojn kaj ludis gravan rolon en akcelado de disvolvo kaj prospero de la regiono. Por Dek plus Tri kaj eĉ ĉiuj landoj de Azio, ni havas komunan hejmon, komunajn interesojn kaj komunajn oportunojn. Oni devas fari ĉefe jenajn tri aferojn:

Unue, oni devas kontinue akceli regionan ekonomian integriĝon;

Due, oni devas kontinue profundigi dividon kaj kunlaboron de industrioj en la regiono;

Trie, oni devas kontinue fortigi gvidadon de scienc-teknika renovigo.

Li Qiang eksplikis la pozicion de Ĉinio pri la demando de la ellaso de nuklepoluita akvo el la nuklea centralo Fukuŝimo de Japanio, kaj alvokis Japanion trakti la aferon respondece.

La ĉeestantaj gvidantoj diris, ke kunlaboro de Dek plus Tri ludis gravan kontribuon al protektado de regiona stabileco kaj akcelo de regiona disvolvo.

En la pintkunveno estis adoptita komuna deklaracio pri disvolvo de ekologia sistemo de elektraj veturiloj.

 

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree