Ĉinio kaj Indonezio havas similajn dezirojn kaj komunajn interesojn
Ĝoja Publikigita: 2023-09-06 16:12:20

Ĉina ĉefministro Li Qiang marde diris, ke Ĉinio kaj Indonezio havas similajn dezirojn kaj vastajn konsentojn kaj komunajn interesojn sur la regiona kaj tutgloba niveloj.

En sia parolado en bonveniga akcepto organizita de ĉina-indonezia komerca komunumo, Li diris, ke longtempe la ĉina-indonezia kunlaboro superis duflankan amplekson, Ĉinio kaj Indonezio ambaŭ estas emerĝantaj landoj kun forta deziro por nacia rejuniĝo, kaj ambaŭ sin dediĉas al konservado de malfermo, inkluzivemo, harmonio kaj stabileco en la regiono.

Li diris, ke en la lastaj jaroj sub strategia gvidado de la du ŝtatestroj, la rilatoj inter Ĉinio kaj Indonezio multe kaj solide disvolviĝis, kio donis verajn profitojn al la du popoloj.

Li diris, "Ju pli multe ŝanĝiĝas la situacio, des pli necese kaptu ĝeneralan kaj ĉefan tendencon." Li aldonis, ke por Ĉinio kaj Indonezio, la du ĉefaj evoluantaj landoj, paca disvolvo kaj kungajna kunlaboro estas la ununura vojo al nacia rejuniĝo kaj popola feliĉo.

Li diris, ke Ĉinio klopodos por liveri mondnivelan merkat-orientitan komercan medion sub bona leĝkadro. Li esperis, ke Indonezio daŭre malfermos sian merkaton kaj liveros justan kaj senpartian komercan medion al ĉinaj entreprenoj.

Li ankaŭ esprimis la volon, ke entreprenistoj de la du flankoj klopodos esti akcelantoj, disvastigantoj kaj gvidantoj de amikeco kaj kunlaboro inter Ĉinio kaj Indonezio, kreos pli da profitoj al la du popoloj kaj donos pli grandajn kontribuojn al konstruado de la ĉina-indonezia komunumo kun komuna estonteco.

 

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree