Ĉina ĉefministro alvokas prioritatigon de disvolvado en regiona kunlaboro
Yu Publikigita: 2023-09-06 19:12:01

Ĉina ĉefministro Li Qiang merkrede alvokis regionajn landojn meti disvolviĝon en elstaran lokon en la tagordo de regiona kunlaboro.

Dum parolado al la 26a Pintkunveno de la Asocio de Sudorient-Aziaj Landoj (ASOAL) Plus Tri, Li diris, ke nun la mondo eniras novan periodon de malkvieteco kaj ŝanĝiĝo, kaj la afero de tutmonda disvolviĝo alfrontas grandajn defiojn.

Li alvokis forigi ĉiajn disturbojn, ekspluati la potencialon de kunlaboro kaj strebi por trovi vojon de disvolviĝo, kiu estas pli stabila, dinamika kaj utila al ĉiuj.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree