Vizitanta ĉina ĉefministro Li Qiang merkrede diris, ke la Ĝakarta-Bandunga Altrapida Fervojo estas sukcesa ekzemplo de regiona kunlaboro inter evoluantaj landoj al modernigo, kiam li inspektis la ĉina-indonezian kunlaboran projekton.
Atinginte la stacion Halim, Li estis varme bonvenigata de ĉinaj kaj indoneziaj laborantoj. Li aŭdis raporton pri konstruado de la fervojo kaj esprimis sian aplaŭdon al diligenta laboro de konstruantoj de la du landoj.
Menciinte, ke kiel la unua altrapida fervojo en Sudorienta Azio, la Ĝakarta-Bandunga Altrapida Fervojo estas la flagŝipa projekto de ĉina-indonezia kunlaboro de la Zono kaj Vojo, persone subtenata de ĉina prezidanto Xi Jinping kaj indonezia prezidento Joko Widodo, Li diris, ke ĝi ankaŭ portas aspirojn de la indonezia popolo pri pli bela vivo.
Li diris, ke Ĉinio pretas dividi siajn maturajn spertojn kun Indonezio, kaj labori kune por fari bonan laboron en disvolvo de industrioj kaj prosperigo de urboj per altrapida fervojo.