Ĉina ĉefministro Li Qiang ĵaŭde renkontiĝis kun aŭstralia ĉefministro Anthony Albanese dum ĉeesto al serio da pintkunvenoj pri orientazia kunlaboro en Ĝakarto, Indonezio.
Li diris, ke sanaj kaj stabilaj rilatoj inter Ĉinio kaj Aŭstralio konformas al bazaj interesoj kaj komuna deziro de la du popoloj. Ĉinio volas kun Aŭstralio kiel eble plej frue rekomenci interŝanĝojn sur diversaj kampoj por doni firman subtenon al plibonigo kaj disvolvo de la dulandaj rilatoj.
Anthony Albanese diris, ke la rilatoj inter Aŭstralio kaj Ĉinio estas tre gravaj. Aŭstralio estas inspirita de progreso de la rilatoj, kaj volas kun Ĉinio profundigi kunlaboron sur la kampoj ekonomia kaj komerca, plimultigi kontakton de personoj, racie regi diverĝojn, konstrui stabilajn kaj konstruemajn rilatojn inter la du landoj kaj doni bonaĵojn al la du popoloj.