Laŭ oficialaj donitaĵoj publikigitaj ĵaŭde, en la unuaj ok monatoj de la kuranta jaro, la eksportado kaj importado de Ĉinio kalkuliĝis al 27,08 duilionoj da juanoj, malpli je 0,1% kompare kun la sama periodo de la lasta jaro.
Laŭ la Ĝenerala Dogana Administracio, en la periodo de januaro ĝis aŭgusto, la eksportado de Ĉinio pliiĝis je 0,8% kompare kun la sama periodo de la lasta jaro ĝis 15,47 duilionoj da juanoj, dum la importado malkreskis je 1,3% ĝis 11,61 duilionoj da juanoj.