Mondo atendas konfidon kaj esperon komunikitajn de pintkunveno de G20
Yu Publikigita: 2023-09-07 20:47:59

La 18a Pintkunveno de G20 okazos la 9an kaj 10an de septembro en la hinda ĉefurbo Nov-Delhio. Antaŭ la pintkunveno, homoj el eŭropaj landoj diris en intervjuo kun nia raportisto, ke ili esperas, ke la pintkunveno povos atingi vastan internacian konsenton, antaŭenigi internacian kunlaboron kaj komuniki konfidon kaj esperon pri mondo plena de necerteco.

Dr. Michael Borchmann, eksa estro de la departemento pri eŭropaj kaj internaciaj aferoj de Hesse-Darmstadt, Germanio, diris, ke la temo de la pintkunveno estas "unu tero, unu familio, unu estonteco". Tamen, por atingi riĉajn rezultojn en la efektivigo, ĉiuj partoprenantoj de G20 devas labori kune por eviti la aperon de fendoj kaj limoj inter diversaj politikaj sistemoj, kiuj povas severigi disputojn kaj konfliktojn. En la baldaŭa pintkunveno de G20, tiuj, kiuj sekvas la malnovan vojon de kvereloj, disputoj, sankcioj kaj dissplitiĝo, povas ankaŭ maturiĝi por konscii la neceson preni la vojon de harmonio. Borchmann citis la maksimon de germana poeto Johann Peter Hebel, ke paco alportas nutraĵon, disputo alportas malkvieton. Espereble la Nov-Delhia Pintkunveno povos reflekti ĉi tiun profundan komprenon.

Eksa pola ĝenerala konsulo en Ŝanhajo, Sylwester Szafarz, diris, ke verda disvolviĝo estos unu el la gravaj temoj de la pintkunveno, kio konformas al la disvolva filozofio de Ĉinio. Szafarz akcentis, ke influo de BRICS-landoj sur la decidfaro de la pintkunveno de G20 daŭre kreskos, kaj li atendas la efikan efektivigon de rezolucio de la pintkunveno. Li atendas ankaŭ la pacan kunekziston kaj sinceran kunlaboron inter BRICS-landoj kaj G20.

Helena Kocova, ĵurnalisto de la organo de la Ĉek-Moravia Komunista Partio, opiniis, ke la pintkunveno de G20 estas grava kunveno ĉe la turnopunkto de la mondo. Ŝi diris, ke evoluantaj landoj esperas kaj bezonas stabilan kaj egalan merkatmedion, kaj atendas, ke G20 progresos en restarigo de la internacia komerca medio, disponigante ŝancojn al la afrika kontinento kaj akcelante veran ekvilibran disvolviĝon de la monda ekonomio.

Vicentiu Gheorghe, honora prezidanto de la Rumana-Ĉina Asocio, diris, ke kiel grava membro de G20, Ĉinio delonge ludis gravan rolon por plibonigi tutmondan ekonomian regadon kaj antaŭenigi tutmondan ekonomian renormaligon. Laŭ perspektivo de ekonomia skalo kaj kreska potencialo, Ĉinio reprezentas veran forton, kiu havas fortan influon sur la tutmondan ekonomion. Nun, Ĉinio transformas sian disvolvan modelon orientitan al eksporto en la modelon bazitan sur novigado, kiu siavice plu subtenos ĉinan vojon al modernigo. Por Ĉinio, la baldaŭa pintkunveno de G20 estos grava scenejo partopreni en internacia ekonomia kunlaboro kaj plibonigi tutmondan ekonomian regadon.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree