Kiom da scioj vi konas pri Zono kaj Vojo? Kunlaboro kun afrikaj landoj
Mirinda Publikigita: 2023-09-07 06:30:22

Kiom da scioj vi konas pri Zono kaj Vojo? Gvineo-Bisaŭo estas en okcidenta Afriko. Antaŭ pli ol 20 jaroj ĉinaj agrikulturaj teknikaj teamoj komencis doni teknikan trejnadon en tiu lando. Ĝis nun oni jam importis kaj kultivis pli ol 30 rizajn specojn, donis teknikan trejnadon al pli ol 22 mil homfojoj kaj senpage helpis kemiajn sterkaĵojn kaj agrikulturajn maŝinojn. Dank’ al ilia helpo, la planta areo de rizo en ĉiu sezono pliiĝis de 60 000 hektaroj al 100 000 hektaroj, kio multe akcelis rizan produktado de la lando. 

Kiom da scioj vi konas pri Zono kaj Vojo? Eritreo jam sendis pli ol 1 100 homojn al Ĉinio por partopreni en trejnado kaj stuado pri politikoj, medicino, kultivado kaj dogano. La sunenergiaj lampoj, la Massawa elektrocentralo, la aŭtobusoj de Jinlong sur stratoj kaj la hospitalo konstruita de Ĉinio, ĉio ĉi atestis kunlaborajn fruktojn inter Ĉinio kaj Eritreo en ekonomio kaj socio. Ĉinio jam estas la unua komerca partnero, investanto kaj konstruanto de Eritreo. 

Kiom da scioj vi konas pri Zono kaj Vojo? BurkinaFaso estas antikva lando de okcidenta Afriko kaj la ĉefurbo Vagaduguo  ankaŭ estas la plej granda urbo de la lando. La nomo “Burkina-Faso” signifas “landon de  ĝentilhomo”. En la 26a de majo, 2018, Burkina-Faso kaj Ĉinio restarigis diplomatiajn rilatojn. Post tiu jaro Ĉinio sendis kvin kuracajn taĉmentojn al la lando kaj sume kuracis 14 000 homfojojn, efektivigis pli ol 1 000 operaciojn. 

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree