Konfido komunikita de servokomerca foiro donis lecionon al tiuj mallaŭdantaj ĉinan ekonomion
Yu Publikigita: 2023-09-07 20:55:14

83 landoj kaj internaciaj organizoj starigis siajn ekspoziciojn nome de registaroj aŭ ĉefsidejoj, kun totala areo 155 000 kvadrataj metroj, vizito de 280 000 homoj kaj pli ol 1 100 rezultoj atingitaj. La 6an de septembro en Pekino fermiĝis la Ĉina Internacia Servokomerca Foiro 2023. Dum 5 tagoj de la foiro, eksponitaj diversaj produktoj, granda nombro da vizitantoj kaj okulfrapaj transakciaj donitaĵoj demonstris la realan konfidon kaj donis lecionon al iuj en Usono kaj aliaj okcidentaj landoj, kiuj mallaŭdis la ĉinan ekonomion.

Britio estis gasto de honoro por ĉi-jara servokomerca foiro. Ĝi organizis la plej grandan delegacion en kvar jaroj por la foiro, kun aliĝo de pli ol 60 entreprenoj kaj institucioj. La brita reprezentanto diris, ke ili ne kredas la tiel nomatan "malkuplon". Ankaŭ usonaj kompanioj estis tre entuziasmaj. Firmaoj kiel Qualcomm kaj Intel alportis multajn teknologiojn kaj solvojn. En julio, ĝeneralaj direktoroj de multaj kompanioj pri blatoj en Usono kolektive oponis pliajn limigojn de la usona registaro al eksportado de blatoj al Ĉinio. Nun la servokomerca foiro komunikis pli klaran mesaĝon de "ne-malkuplo".

Novaj ŝancoj alportitaj de la granda merkato kaj transformiĝo de konsumado en Ĉinio estas la fonto de konfido. La internacieco de eksterretaj partoprenantaj entreprenoj en ĉi-jara servokomerca foiro superis 20%, inkluzive de pli ol 500 entreprenoj pintaj en la mondo aŭ ĉefaj en industrioj, kiuj kovris 28 el la 30 landoj kaj regionoj plej potencaj en serva komerco. La plua grandiĝo de la "amikaro" de la servokomerca foiro montras la gravecon atribuitan de multnaciaj entreprenoj al la ĉina merkato.

La politika certeco pri kontinua plilarĝigo de la malfermo de Ĉinio pliigis la konfidon de eksterlandaj entreprenoj pri komerco en Ĉinio. Ĉinio esence faciligis la aliron de eksterlanda investo al la fabrikada industrio kaj malfermas la servan industrion laŭgrade. La raporto "Malfermiĝanta serva industrio de Ĉinio en ŝanĝiĝo de la monda situacio" publikigita en ĉi-jara servokomerca foiro atentigis, ke la paŝo de la serva industrio de Ĉinio al malfermo rapidiĝis, kaj la nivelo de malfermo estas pli alta ol tiu de aliaj landoj, precipe en la kampo de la aliro de fremda investo kaj ŝtatana traktado.

Serva komerco estas nova motoro de la ekonomia kresko de Ĉinio, atestante la elastecon kaj viglecon de la ĉina ekonomio. Ekde de ĉi tiu jaro, la ĉina ekonomio daŭre renormaliĝis kaj ĝenerale bone tendencas. La Monda Banko, la Organizo pri Ekonomia Kunlaboro kaj Disvolviĝo kaj Internacia Mona Fonduso respektive prognozis, ke la ekonomio de Ĉinio kreskos je 5,6%, 5,4% kaj 5,2% ĉi-jare. Analizistoj atentigas, ke en la antaŭvidebla estonteco, Ĉinio ankoraŭ konservos sian pozicion kiel motoro de tutmonda kreskado.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree